Louis Neefs
flandra kantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Louis Neefs (n. en Gierle la 8-an de aŭgusto 1937, m. en Lier la 25-an de decembro 1980) estis belga kantisto kaj grava defendanto de la flandra kanto kaj de la flandra kabareta arto. Lia karakteriza profunda, varmeta voĉo faris de li unu el la plej famaj nederlandlingvaj kantistoj iam vivintaj.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Louis Neefs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de aŭgusto 1937 (1937-08-08) en Gierle |
Morto | 25-an de decembro 1980 (1980-12-25) (43-jaraĝa) en Lier |
Mortokialo | Trafikakcidento |
Ŝtataneco | Belgio |
Familio | |
Infanoj | Günther Neefs (en) , Ludwig Neefs (en) |
Okupo | |
Okupo | kantisto televida prezentisto |
Fermi
Liaj plej konataj kantoj estas Mia amiko Benjamin', Margrietje, (Ho, Ho) mi havas zorgojn, Je la strando de Oostende, Jennifer Jennings, Martine, Lasu nin floro kaj Annelies uit Sas van Gent.