From Wikipedia, the free encyclopedia
Lotte LENYA [lote lenja] (realnome: Karoline Wilhelmine Charlotte BLAMAUER; naskiĝis la 18-an de oktobro 1898; mortis la 27-an de novembro 1981) estis aŭstra aktorino kaj kantistino.
Lotte Lenya | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Karoline Wilhelmine Charlotte Blamauer |
Aliaj nomoj | Lotte Lenya |
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1898 en Vieno |
Morto | 27-an de novembro 1981 (83-jaraĝa) en Manhatano |
Mortokialo | Kancero |
Tombo | Mount Repose Cemetery (en) Haverstraw (en) |
Lingvoj | germana • angla |
Loĝloko | Vieno • Zuriko • Berlino • Kleinmachnow • Bordo Lazura • Nov-Jorko |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Familio | |
Edz(in)o | Richard F. Siemanowski (mul) (1971–1973) Russell Detwiler (mul) (1962–1969) George Davis (en) (1951–1957) Kurt Weill (1937–1950) Kurt Weill (1926–1933) |
Okupo | |
Okupo | teatra aktoro aktoro monologist (en) filmaktoro operkantisto |
TTT | |
Retejo | https://www.kwf.org/lotte-lenya/ |
Ŝi naskiĝis en Vieno. Laborinte dum kelkaj jarojn en Zuriko, ŝi ekde 1920 agis en Berlino. Tie ŝi konatiĝis kun la komponisto Kurt Weill, kiu en la jaro 1926 fariĝis ŝia edzo.
Famon ŝi gajnis pro siaj roloj en teatraĵoj de Bertolt Brecht kaj ŝia plej granda sukceso estis la rolo de Jenny en la Dreigroschenoper ("Trigroŝa Opero"), kies muzikon Kurt Weill komponis. Ankaŭ en la filmversio (1931) ŝi prezentis tiun ĉi rolon.
En la jaro 1933 la geedzoj forlasis Germanion: unue ili vivis en Parizo kaj ekde 1935 en Usono. Tie ŝi daŭrigis sian karieron en la Broadway-teatro kaj ekde la 1960-aj jaroj ŝi ankaŭ en Germanio reaperis sur la scenejoj. Lotte Lenya mortis en Novjorko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.