Los-Anĝeleso
urbo en Kalifornio, Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Los-Anĝeleso aŭ Losanĝeleso (angle Los Angeles [lɔs ˈændʒələs] aŭskulti; hispane Los Ángeles [los ˈanxeles]; signife La Anĝeloj) estas urbo en Suda Kalifornio, kiu estis fondita en la 18-a jarcento kiel meksika farmvilaĝo, kies kompleta nomo estis "Nuestra Señora la Reina de Los Ángeles del Río de Porciúncula", fariĝis mondfama en la 20-a jarcento kiel la loko de Hollywood, centro de la usona kinoindustrio pro la tieaj bona vetero, variega tereno, kaj libereco el tiamaj monopolistoj de Novjorko (inter ili, Edisono).
Los-Anĝeleso | |||||
---|---|---|---|---|---|
angle Los Angeles, hispane Los Ángeles | |||||
urbo | |||||
Flago | Blazono | ||||
| |||||
| |||||
Oficiala nomo: Los Angeles | |||||
Kromnomo: L.A., La urbo de anĝeloj, La amuza ĉefurbo de la mondo | |||||
Ŝtato | Usono | ||||
Federacia ŝtato | Kalifornio | ||||
Kantono | Los-Anĝeleso | ||||
Situo | Los Anĝeleso | ||||
- alteco | 71 m | ||||
- koordinatoj | 34° 3′ N, 118° 15′ U (mapo)34.05223-118.24368 | ||||
Plej alta punkto | 1548 | ||||
- situo | Sisiter Elsie | ||||
Plej malalta punkto | 0 | ||||
Akvokolektejo | 1 302,15 km² (130 215 ha) [+] | ||||
Areo | 1 290,6 km² (129 060 ha) | ||||
- de aglomeraĵo | 4 319,9 km² (431 990 ha) | ||||
Loĝantaro | 3 898 747 (2020) | ||||
- de aglomeraĵo | 17 755 322 | ||||
Denseco | 3 019,94 loĝ./km² | ||||
- de aglomeraĵo | 4 110,03 loĝ./km² | ||||
Fondita | 4-a de septembro 1781 | ||||
Urbestro | Karen Bass (ekde decembro 2022) |
||||
Horzono | UTC-08:00 | ||||
- somera tempo | UTC-07:00 | ||||
Poŝtkodo | 90001-90068, 90070-90084, 90086-90089, 90091, 90093-90097, 90099, 90101-90103, 90174, 90185, 90189 | ||||
Telefona antaŭkodo | 213, 310, 323, 424, 661, 818 | ||||
|
|||||
|
|||||
Los-Anĝeleso | |||||
Vikimedia Komunejo: Los Angeles, California | |||||
Retpaĝaro: www.lacity.org | |||||
Ĝi nun estas la plej granda urbo en Kalifornio, dua plej granda en Usono post Novjorko, kaj la deka plej granda en la mondo. Kvankam nur 3,6 milionoj da homoj loĝas inter la landlimoj de la urbo Los-Anĝeleso mem, pli ol 16 milionoj enloĝas la urban aglomeraĵon de la tri kantonoj Los-Anĝeleso, Orange kaj Riverside. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 3 898 747 loĝantoj sur areo de 1 302,15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 994 loĝantoj/km².
La urbo estas la kerno de la pli granda Los-Anĝelesa metropola areo kaj de la regiono de la Granda Los-Anĝelesa Areo, kiu enhavas 13 milionojn[1] kaj ĉirkaŭ 18 milionojn da personoj en la Kombinita Statistika Areo respektive dum 2010, kio faras ĝin unu el la plej loĝataj metropolitaj areoj en la mondo[2] kaj la dua plej granda en Usono.[3] Los Angeles estas ankaŭ la kantona sidejo de la Kantono Los-Anĝeleso, nome la plej loĝata kaj unu el plej etne diversaj kantonoj de Usono[4], dum la tua areo de Los Angeles mem estis agnoskita kiel plej diversa el la plej grandaj urboj de la lando.[5] La urbaj loĝantoj estas menciitaj kiel Angelenos.[6]
La urbo estas loko de gravaj institucioj kaj eventoj pri ekonomio, scienco, kulturo kaj amuzo. Ĝi dufoje gastigis la olimpikojn, en 1932 kaj en 1984.