Loquillo
From Wikipedia, the free encyclopedia
José María Sanz Beltrán, kromnome Loquillo [lokIjo] (frenezetulo) , estas kantisto de rockabilly kaj Rokenrolo hispana. Naskiĝis la 21-a de decembro de 1960 en la popola kvartalo Clot de Barcelono. Ĝis meze de 2007, lin akompanis la nomataj Trogloditas (Simón, la lasta origina Troglodito, abandonis la bandon kaj plutenis la nomon de Trogloditas). Aktuale li prezentiĝas kiel Loquillo, sed akompanata de siaj kutimaj kunlaborantoj, kiaj Igor Paskual aŭ Jaime Stinus.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Loquillo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1960 (1960-12-21) (63-jaraĝa) en El Clot |
Lingvoj | kataluna • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Edz(in)o | Susana Koska (en) |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
TTT | |
Retejo | http://www.loquillo.com |
Fermi
Li estis grava figuro de la kontraŭkultura movado nome Madrida Movida el la 1980-aj jaroj kaj aktiva aganto de la grupoj Loquillo y los Intocables kaj Loquillo y Trogloditas.