Birdospecio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Longbeka arbustosilvio (Bradypterus major) estas specio de birdoj de la familio de Megaluredoj iam lokataj en tiu de Silviedoj. Ĝi apartenas al genro de Arbustosilvioj aŭ bradipteroj kiu enhavas ĉefe speciojn de Afriko kaj Azio, kiel tiu ĉi.
Longbeka arbustosilvio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Longbeka arbustosilvio | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Bradypterus major (Brooks, 1872) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu specio estas tre bruna supre kun pli ruĝecbrunaj flugiloj kaj vosto, pli helaj subaj partoj kun blanka gorĝo kaj helbrunaj flankoj kaj subventro kaj nigrecaj okuloj.
Ĝi troviĝas en Ĉinio, Barato, Pakistano kaj Taĝikio. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Ĝi loĝas en okcidenta Himalajo, en Ksinjiango, okcidenta Ĉinio (tre rare, en la Montoj Kunlunoj de Ksinjiango kaj okcidenta Tibeto) kaj oriente de montoj Pamiroj en Taĝikio (eble nur kiel vaganto), norda Pakistano (ĵusa informo kaj distribuado ne bone konata) kaj nordokcidenta Barato (komuna, sed nur surloke). Ties teritorio ŝajne malpliiĝas en Kaŝmiro kaj en aliaj lokoj, eble pro ŝanĝoj en agrikulturaj praktikoj, lignoproduktado kaj troa paŝtado ĉefe de kaproj. Tiu specio estas malbone konata kaj malofte vidata, kvankam ĉefe pro ties sekretema kaŝema kutimo kaj nuna malfacila atingebleco de ties teritorio.
Tiu orientalisa kaj palearktisa specio reproduktiĝas el 2,400 al 3,600 m (probable moviĝante subdekliven vintre al 1,200 m) en malfermaj deklivoj de terasaj kultivejoj, malaltaj dornaj arbustaroj, densa herbejo kaj bracken, ofte ĉe arbarbordoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.