municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Lobón [loBON] (Lupego) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.
Lobón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06498 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 745 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 48 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 51′ N, 6° 37′ U (mapo)38.85-6.6241666666667 [+] | ||
Alto | 245 m [+] | ||
Areo | 57,6 km² (5 760 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lobón [+] | |||
La loĝantoj nomiĝas loboneros. Al la municipa areo krom la ĉefa loĝloko Lobón ankaŭ apartenas la municipoparto Guadajira.
Lobón estas situa en la centrokcidenta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 323 m; je 23 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 28 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, kaj ankaŭ proksime de Montijo kaj Puebla de la Calzada, do en privilegia situo en la plej trafika parto de la regiono. La surfaco de ties teritorio estas de 57,6 km².
Ĉefe agrikulturo de irigacio en plena centro de la komarko Vegas Bajas, kun produktado de tomato, maizo, oranĝoj ktp. Ĝi profitas la proksimecon de grandaj urboj por servoj. Ĝi profitas ankaŭ de privilegia situo sur monteto kiu deklivas norden al la valo de la rivero Gvadiano, kies pejzaĝon oni kontrolas el la vilaĝo, kiu ĝuas de rigardejo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.