Loïs Lane
From Wikipedia, the free encyclopedia
Loïs Lane estas nederlanda bando kun la fratinoj Suzanne kaj Monique Klemann. En Usono, pro laŭleĝaj kialoj, la grupo estas konata kiel Lois L.
Loïs Lane | |
---|---|
Fondo | 1984 |
Oficiala retejo | Retejo de Loïs Lane |
Muzikistaro | |
Suzanne Klemann | Monique Klemann |
Jeroen den Hengst | |
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko | |
Loïs Lane estis fondita en 1984 fare de Monique, ŝia tiama koramiko Tijn Touber kaj Evert Abbing. La grupo estas nomita laŭ la bildstrifiguro Lois Lane, la amatino de Superman. Origina apogkantisto Angela forlasis la grupon en 1985 kaj estis anstataŭigita per la pli maljuna fratino de Monique Suzanne. En 1987 la grupo iĝis finalisto en la Grote Prijs van Nederland kaj al ili estis ofertitaj surbendigokontrakto kun WEA. La debutunuopaĵo Break it up estis publikigita ĉe la fino de printempo 1987 kaj ricevis multe da atento de la nederlanda amaskomunikilaro. Tamen, la unuopaĵo restis blokita en la tipparado.