![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9f/LivTylerJune08.jpg/640px-LivTylerJune08.jpg&w=640&q=50)
Liv Tyler
From Wikipedia, the free encyclopedia
Liv TYLER [liv TAJlr], realnome: Liv RUNDGREN (la 1-an de julio, 1977) estas usona aktorino.
Liv Tyler | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Liv Tyler en la premiero de "La nekredebla Hulk" | |||||
Persona informo | |||||
Liv Tyler | |||||
Naskonomo | Liv Rundgren | ||||
Naskiĝo | 1-an de julio 1977 (1977-07-01) (46-jaraĝa) en Novjorko, Usono | ||||
Etno | itala Usonano • Pol-Usonanoj • german-Usonanoj • angla usonano • Welsh Americans • skot-Usonano • Irish Americans • afrik-usonano vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Londono • Greenwich Village • Malibu vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | Crossroads School for Arts & Sciences (en) ![]() York Preparatory School (en) ![]() Waynflete School (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Steven Tyler (en) ![]() ![]() ![]() | ||||
Patrino | Bebe Buell (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Mia Tyler (en) ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Royston Langdon (2003–2008) | ||||
Amkunulo | Joaquin Phoenix (1995–1998) ![]() | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Parencoj | Ella Rose Richards (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro filmaktoro modelo modmanekeno ![]() | ||||
Aktiva dum | 1994–nuntempo | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Liv naskiĝis en Nov-Jorko. Kiam Tyler estis 14-jara, amikino, supermodelino Pavlína Pořízková, konvinkis ŝin iĝi modelino. Baldaŭ ŝi ekaperis sur la kovriloj de la famaj revuoj Seventeen, Interview kaj Mirabella.
Liv mondfamiĝis kiam ŝi aperis en la Aerosmith-video Crazy en 1994 (la tiutempa Aerosmith-kantisto Stephen Tyler, kiu nune kantas en la grupeto Calling, estas ŝia patro).
En la sama jaro ŝi recitis en siaj unuaj filmoj, Silent Fall kaj Heavy. Ŝi decidis forlasi modeladon kaj sin koncentri sur sia kina kariero.
Je la aĝo de 17 jaroj alvenis la tria filmo de Tyler, Empire Records, sed la sukceson ŝi atingis kiam reĝisoro Bernardo Bertolucci elektis ŝin por sia filmo Stealin' Beauty.
Tyler laboris kune kun Tom Hanks (That Thing You Do!) kaj Bruce Willis (Armageddon).
Inter ŝiaj filmoj: Inventing The Abbotts kun Joaquin Phoenix, Cookie's Fortune de Robert Altman, Onegin kun Ralph Fiennes, Dr. T And The Women de Robert Altman. Sian lastan rolon, Elfan Princinon Arwen Undómiel, ŝi estas ludanta en la trilogio The Lord Of The Rings (La Mastro de l' Ringoj), eltirata de la libroj de J.R.R. Tolkien.