Liulichang
From Wikipedia, the free encyclopedia
Liulichang aŭ Liuliĉango (en simpligita ĉina: 琉璃厂; en tradicia ĉina: 琉璃廠; en pinjino: Liúlíchǎng) estas distrikto en urbocentra Pekino, Ĉinio, kiu estas konata pro serio de tradiciaj ĉinaj ŝtondomoj kie oni vendas variajn manfaraĵojn, artaĵojn kaj antikvaĵojn. Ĝi estas unu el la tradiciaj malnovaj kvartaloj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d4/Liulichangpic1.jpg/320px-Liulichangpic1.jpg)
La nomo Liuliĉang datas el la Ming dinastio, kiam estis fama fabriko de glazuro nomita fakte "Liulichang" en tiu strato. Laŭ loka legendo, dum la Ming kaj Qing dinastioj, Liuliĉango estis altira etoso por intelektuloj, pentristoj kaj kaligrafoj, kiuj tie aĉetis librojn kaj verkis. En la epoko Kangksi (1661–1722) de la Qing dinastio, Liuliĉang iĝis unu el plej floraj kulturaj centroj en la tuta Pekino.