From Wikipedia, the free encyclopedia
D-ro Liu Ŝipej (刘师培) aŭ latinliterigite laŭ sistemo Wade-Giles Liu Shipei (naskiĝis en 1884, mortis nur 35-jara en 1919) estis konata ĉina klerulo, historiisto de ĉina klasikismo kaj filozofo en la epoko de transiro de la Ĉina Imperio al respublika reĝimo. Laŭ la Enciklopedio de Esperanto, ekde la fino de la 1910-aj jaroj li forte rekomendis Esperanton. Profesoro en la Pekina Universitato, lia politika engaĝiĝo estis tre kolorplena kaj iom kontraŭdira: En la unua jardeko de la 20-a jarcento, ekzile en Tokio, li estis arda kaj verkiste brila anarkiisto, dum en la dua jardeko li ŝanĝiĝis al elstara intelektula plananto de la remonarkiiga movado de Juan Ŝikaj (Yuan Shikai en sistemo Wade-Giles), prezidanto de la respubliko Ĉinio post la revolucio de 1911.
Liu Ŝipej | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de junio 1884 en Yizheng |
Morto | 20-an de novembro 1919 (35-jaraĝa) en Pekino |
Mortokialo | Tuberkulozo |
Lingvoj | Esperanto • Nordĉina dialektaro • ĉina |
Ŝtataneco | Dinastio Qing Respubliko Ĉinio |
Familio | |
Edz(in)o | He Zhen (en) (1903–) |
Okupo | |
Okupo | filologo profesoro esperantisto publikigisto politika aktivisto historiisto filozofo |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.