From Wikipedia, the free encyclopedia
La liturgia kalendaro estas temposigna instrumento uzata en la liturgio de la Katolika Eklezio, de la Orientaj Eklezioj kaj aliaj kristanaj eklezioj.
Ĉar la liturgia kalendaro estas ligita al la liturgia jaro kaj tiu lasta estas ligita al la liturgia rito, kaj se konsideri ke ekzistas diversaj liturgiaj ritoj, okazas ke por ĉiu liturgia rito ekzistas liturgia kalendaro.
La celo de la liturgia kalendaro estas tiu de alestiĝo de liturgiaj normoj kiuj reguligu aparte la datrevenojn kaj la liturgiaĵojn de ĉiuj tagoj de la liturgia jaro ene de ĉiu kristana konfesio.
La liturgia kalendaro, ligita al la liturgia jaro, kiel indikite plisupre, ne kontrastas la strukturon kaj la celon kaj la normojn de la liturgia jaro, male ĝi praktike helpas aktualgi siajn ordonojn.
En multaj kristanaj ritoj la nocio pri la liturgia jaro ĝenerale estas malsama ankaŭ se ne disigita el tiu de la liturgia kalendaro: La manko de percepto pri tiu distingo en la komuna opinio certe ŝuldiĝas al la malmulta realeco aŭ neekzisto de la distingo ĉe iuj kristanaj konfesioj sed precipe al la doktrina subtileco.
Pro celoj de pritraktado, ĉi tie oni limiĝas koncepti la jaron kiel tempan periodon. La jaro, laŭ tiu senco, estas mezuro de la tempo sed ĝi povas esti intencita ankaŭ kiel listo de eventoj starigitaj kaj planitaj. Por pli klare kompreni, oni povas aserti ke la rilato inter la liturgia jaro kaj la liturgia kalendaro similas al tiu ekzistanta inter la leĝo kaj reglamento kiu aktualigas la samon.
Nepras precizigi, tamen, ke per la esprimo “liturgia kalendaro” estas indikataj, reale kaj ne pli ol tri diversajn oficialajn kalendarigojn, ĉiukaze interligitaj kun:
Ne ĉiuj litugiaj ritoj posedas la supre indikitan trioblan kalendarigon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.