listartikolo en Vikimedio From Wikipedia, the free encyclopedia
Tiu artikolo prezentas liston de senatanoj de la departemento Yvelines en la kvina Respubliko, ekde la balotoj de 1968. La nombro de senatanoj por la eksa departemento Seine-et-Oise estis difinita je 8 elektitoj ekde la kompleta elekto de la Senato en la 26-a de aprilo 1959[1]. Sekve de la reorganizo de la pariza regiono en 1964, ekaplikita la 1-an de januaro 1968, la nombro de la senatanoj Seine kaj de Seine-et-Oise estis altigita de 30 al 39, tiuj seĝoj estis disdonitaj al la novaj departementoj[2]. Yvelines, kaj la tuto de la pariza regiono, apartenas al la serio C. La senatanoj estis elektitaj por 9-jara mandato, la renovigoj okazis en 1977, 1986 kaj 1995.
Post la leĝo n° 2003-697 de la 30-a de julio 2003, la mandato de la senatanoj estis reduktita al 6 jaroj. Tiu nova daŭro ekaplikiĝis en Yvelines okaze de la balotoj de 2004. Ĝi tamen estis plilongigita al sep jaroj, la plilongigo por unu jaro de tiu mandato ŝuldiĝis al decido de la Konstitucia Konsilio de 2004, kiu prokrastis la balotojn antaŭviditaj en 2007 kaj 2010, por eviti tro multajn balotojn en 2007. Yvelines apartenis, ekde la balotoj de 2011, al la serio 1.
La senatanoj estas elektitaj laŭ nerekta universala balotsistemo de la grandaj balotantoj. En 2011, tiuj-ĉi estis 2 772.
Plilongige, la balotsistemo valida en la eksa departemento Seine-et-Oise, la proporcia balotsistemo estis konservita, eĉ se ĝi devus esti ŝanĝita al plimulta dubalotvica balotsistemo. Tiu escepto estis forigita en 2003, okaze de la malaltigo de la limo al kvar senatanoj[3], sed sen konsekvenco por la departemento, kies nombro de elektitoj estis 6 ekde 2004, post altigo por la unua fojo de 4 al 5 okaze de la baloto de 1977.
De la 22-a de septembro 1968 ĝis la 24-a de septembro 1977.
La listo « Unuiĝo de Respublikanoj por la Disradiado de Yvelines » de Édouard Bonnefous (kontraŭ-gaŭlista dekstro kaj Radikala Partio) konkeris du seĝojn per 536 de la 1 418 grandaj balotantoj (37,8 %) kaj superis tiun de « Nacia Unuiĝo por la Defendo de la Respubliko kaj kresko de Yvelines » de Jacques Soufflet (UNR), per 446 voĉoj t.e. 31,5 %.
De la 25-a de septembro 1977 ĝis la 27-a de septembro 1986.
La listo "Unuiĝo de la Opozicio" ricevis 921 voĉojn de la 2 002 grandaj balotantoj, kio donis al ili tri seĝojn (Bernard Hugo, Philippe Machefer kaj Jean Béranger), kiam la listo "Unuiĝo de la Plimulto" de Édouard Bonnefous gajnis nur unu seĝo per 558 voĉoj. La listo UDF de Brigitte Gros gajnis la 5-an seĝon.
De la 28-a de septembro 1986 ĝis la 23-a de septembro 1995.
La listo UDF gajnis unu seĝon per 400 voĉoj el 2 496. La listo RPR gajnis 3 seĝojn.
Nomo | Partio | Aliaj mandatoj | |
---|---|---|---|
Jacques Bellanger | PS | ||
Louis de Catuélan | UDF | Regiona konsiliano de Francilio, urbestro de Adainville | |
Gérard Larcher | RPR | ||
Marc Lauriol | RPR | ||
Nelly Rodi | RPR | Departementa konsilianino de Aubergenville kaj urbestro de Aubergenville | |
De la 24-a de septembro 1995 ĝis la 30-a de septembro 2004.
De la 26-a de septembro 2004 ĝis la 30-a de septembro 2011.
Ekde la 25-a de septembro 2011.
Nomo | Partio | Aliaj mandatoj | |
---|---|---|---|
Marie-Annick Duchêne | DVD | Vicurbestrino de Versailles de 2008 ĝis 2014 | |
Philippe Esnol | PS | Urbestro de Conflans-Sainte-Honorine | |
Alain Gournac | UMP | Urbestro de Pecq | |
Gérard Larcher | UMP | Urbestro de Rambouillet | |
Sophie Primas | UMP | Vicurbestrino de Aubergenville | |
Catherine Tasca | PS | ||
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.