Listo de invadaj specioj en Europo
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tio ĉi estas listo de invadaj specioj en Eŭropo. Speciojn oni konsideras invadantaj en loko, areo aŭ regiono kie ĝi ne antaŭe okazis nature (t.e., ke ĝi ne estas indiĝena specio) kaj establigas novajn idojn kiuj viglas en la nova loko kaj detrue influas aŭ damaĝas la ekologion kaj biodiversecon de tiu ekosistemo. Malbonaj efikoj povas influi ankaŭ homojn, pro homa malsano aŭ sociekonomikaj sistemoj (ekz. difektoj al agrikulturo aŭ arbara rikoltado).
Ne ĉiuj enmetitaj specioj estas invadaj. Se specio estis enmetita sed la idoj restas surloke kaj ne problemigas al homaj sistemoj aŭ al la loka biodiverseco, tiam ĝi ne povas esti konsiderita invada kaj ne devus aperi sur ĉi tiu listo.