From Wikipedia, the free encyclopedia
Lipót Rottenbiller, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Rottenbiller Lipót Károly estis hungara urbestro.
Lipót Rottenbiller | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 11-an de novembro 1806 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 17-an de novembro 1870 en Pest (urbo) |
Lingvoj | hungara • germana |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | urbestro |
Lipót Rottenbiller[1] naskiĝis la 11-an de novembro 1806 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 17-an de novembro 1870 en urbo Pest (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).
Lipót Rottenbiller apartenis al germana minoritato de la lando. Li frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo, poste en Kalocsa (por lerni hungare), fine en Korpona (por lerni slovake). Li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1829, poste li havis juran postenon en sia naskiĝurbo. En 1843 li estis elektita vicurbestro. Li estis partoprenanto de la hungara revolucio de 1848, poste li estis ĉefurbestro. Post fiasko de la revolucio (1849) li estis en prizono. Li liberiĝis en 1850 kaj poste li okupiĝis nur pri propra bieno en Kőbánya. Pro la politika mildiĝo en 1865 li denove estis urbestro, sed post 2 jaroj li malsaniĝis. Li edziĝis en 1835.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.