La Oriolfringo, laŭ la specio, aŭ Linurgo, laŭ la genro, (Linurgus olivaceus) estas specio de birdo de la familio de Fringedoj. Ĝi estas monotipa en la genro Linurgus.[1]
Oriolfringo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Oriolfringo, masklo
Oriolfringo, ino | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Linurgus olivaceus (Fraser, 1842) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas specio kun tre markata seksa duformismo. La masklo havas nigran kapon (kun gorĝareo kaj supra brusto) kaj flavan korpon, pli flava ĉirkaŭ la nigra areo kaj subaj partoj, dum estas oliveca nuanco en flankoj kaj la dorso kaj flugiloj estas olivecverdecaj, tiuj lastaj kun la flavecaj flugilstrioj de kardeloj. La kombino de nigra kapo kaj flava korpo (flava kaj nigra koloroj) nomigas la specion per simileco al orioloj, kiuj estas tute ne rilataj, sed kunhavas tiun saman kombinon. La ino estas ĝenerale pli grizbruna, kun tre grizbrunaj krono kaj supraj partoj, dum estas iom pli helflaveca en suba vango kaj gorĝareo. La flugiloj estas ankaŭ pli malhelaj sed kun samaj flavecaj flugilstrioj. La beko estas tre dika baze un la supra makzelo iomete pli longa kaj kurbeca; ĝi estas tre flava ĉe masklo kaj pli rozkolora kun malhela pinto ĉe ino.
Ĝi troviĝas en Centra Afriko, ĉefe en Burundio, Kameruno, Demokratia Respubliko Kongo, Ekvatora Gvineo, Kenjo, Malavio, Niĝerio, Ruando, Sudano, Tanzanio kaj Ugando. Ĝi troviĝas en subtropikaj aŭ tropikaj humidaj ĉiamverdaj montararbaroj.[2][3]
Referencoj
Plia legado
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.