Bifertenfirn estas valglaĉero en la Glarusaj Alpoj. La glaĉero havas longecon de 4,4 km, larĝecon de 0,5 km kaj kovras areon de 2,81 km².
Bifertenfirn | ||
---|---|---|
Bifertenfirn | ||
glaĉero | ||
Geografia situo | CH1903: 713710 / 184654 (mapo)46.8033333333338.9283333333333 | |
| ||
Estiĝloko | Tödi | |
Longeco | 4,4 km | |
Larĝeco | 0,5 km | |
Areo | 2,81 km² | |
Glacikvanto | 0,2 km³ | |
Elfluanto(j) | Bifertenbach→Sandbach →Linth | |
Jara retiriĝo/kresko | 6 m retiriĝo en 2006 | |
Glaĉeroj de Svislando | ||
Priskribo
Bifertenfirn situas sur la teritorio de la komunumo Linthal en Kantono Glaruso. Ĝia origino estas la pinto de Tödi je alteco de 3600 m s.m.. En ĝia nutra regiono la glaĉero sur Tödi oriente estas ligita sur la glaĉerigita kaj firnkovrita kresto de Tödi kun Sandfirn. La glaĉero fluas unue suden, tiam kurbiĝas kaj plufluas orienten, poste nordorienten. Sude ĝin flankigas la krutaj rokvandoj de Piz Urlaun (3359 m s. m.), Grizona Tödi (3124 m s. m.) kaj Bifertenstock. La deklivo de la glacsor en la krutua supra parto estas inter 30 ĝis 40 %, en la suba parto malpli ol 20 %. La glaĉerlango finiĝas je iom malpli ol 2000 m s. m. La degelakvo elfluas tra Bifertenbach, kiu kuniĝas kun Oberstafelbach al Sandbach, fontrivero de Linth.
Historio
Bifertenfirm estas la postrestaĵo de la glaciepoka Linth-Glaĉero, kiu dum la lasta malvarmepoko antaŭ 13000 jaroj kovris la areon de la hodiaŭa Lago de Zuriko. Dum la tiel nomita Eta Glaciepoko Bifertenfirm meze de la 19-a jarcento estis proksimume 500 m pli longa ol hodiaŭ.
Altmontara turismo
Sur rokkresto norde de la glaĉero situas je alteco de 2448 m s. m. Grünhorn-Kabano de Svisa Alpismo-Klubo (SAC). La kabano estas elirejo por la grimpado de monto Tödi.
Fontoj
- Wanderkarte 1:60 000 Kanton Uri [Migradmapo 1:60 000 Kantono Urio], eldonita de Kümmerly+Frei, ISBN 3-259-00873-X.
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.