Linia skribo A
nemalĉifrita antikva Kreta skribsistemo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La skribo Linia A estas – krom la kreta hieroglifa skribo – unu el la du skribosistemoj de minoa kulturo de Kreto. Ĝi estis uzata de la 17-a ĝis la 15-a jarcentoj a.K. kaj oni povis deĉifri nur ete. El ĝi evoluis la skribo linia skribo B same kiel la kipro-minoa skribo. Ĉar Linia B estas silabskribo, oni supozas, ke ankaŭ Linia A estas same silabskribo.
La nomo "linia" devenas de la fakto, ke la skribo konsistas el strekoj de konstanta larĝo, ne el kojnoj.