listartikolo en Vikimedio From Wikipedia, the free encyclopedia
Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
Diana BABEC (naskiĝis la 21-an de septembro 1969 , do nun 55-jara) estas germana esperantistino. Ŝi en la 1990-aj jaroj plurajn jarojn estis komisionano de Germana Esperanto-Junularo pri publikaj rilatoj, dum ŝi estis studento en Soest.[1].
Anneliese (Lisa) Elsa BEPPERLING (naskiĝis en 1919, mortis la 11-an de novembro 1990 en Hamburgo, Germanio, pro rajd-akcidento) estis dum multaj jaroj fakdelegitino de UEA.
Katja BERTRAM (naskiĝis en 1966 aŭ 1967) estas germana esperantistino, kiu kreskis en la komunumo Bissendorf en Malsupra Saksio kaj esperantistiĝis en lerneja aĝo, kiel lernantino en la knabina Ursula-gimnazio de Osnabruko. Fine de la 1980-aj kaj en la 1990-aj jaroj ŝi estis estraranino kaj komisianino pri internaciaj rilatoj de Germana Esperanto-Junularo, kaj krome plurajn jarojn aktivis kiel esperantlingva aktorino en la teatra grupo Kia Koincido.
Rita BEUG (naskiĝis en 1916, mortis fine de aŭtuno 1997) estis dumviva membro de UEA, animo de la Esperanto-grupo en Würzburg (Germanio) kaj iama vic- kaj turisma fakdelegito de UEA.
D-ro W. D. Ekkehard BINK (naskiĝis en 1924, mortis julie 1992 en Hamburgo) estis UEA-fakdelegito pri matematiko.
Hans Joachim BORGWARDT (naskiĝis la 2-an de marto 1924, mortis en novembro 2003) estis delegito pri humanismo kaj homaj rajtoj (1991-2003) en Stralsund (Germanio).
Marta BOXHAMMER [bokshama] (naskiĝis la 14-an de marto 1882 en Sänitz (ekde 1954 pole Sanice apud Rothenburg (Saksio) en Malsupra Luzacio, mortis 30-an de novembro 1931) estis pioniro de la laborista Esperanto-movado.
Rudolf BRAND (naskiĝis en 1921, mortis la 6-an de novembro 1992 en Bamberg, Germanio) estis UEA-fakdelegito pri instruado kaj turismo.
En 1966 li estis la ĉeforganizanto de Germana Esperanto-Kongreso en Bamberg.
Gisela BRAUN (mortis 36-jara la 15-an de novembro 1970) estis germana esperantistino kaj fakdelegito en Frankfurto ĉe Majno. Sub tragika cirkonstanco ŝi perdis la vivon surstrate.
Otto BRANDT (naskiĝis en 1891, mortis komence de junio en 1970) estis germana esperantisto en Krefeld. Li lernis Esperanton 50 jarojn antaŭ la morto kaj estis malnova membro kaj fakdelegito por blinduloj. En 1962 al li estis atribuita la honorbroŝo de GEA.
Karl Brüggemann estis germana esperantisto en la unua duono de la 20-a jarcento.
Verkoj
|
La kodoj estas de la Standlijst collectie "Kunsttalen" (lista kolekto "Artaj lingvoj") de la universitata biblioteko Utrecht, arkivigita en junio 2008
Harry Brühl estis esperantisto en Germanio dum la komenco de 20-a jarcento.
Verko:
Pri Martin BURKERT vidu sub Martin Markarian.
Max Büschel estis esperantisto en LEIPZIG, dum la komenco de 20-a jarcento. Li ellernis Esperanton en 1903[3].
Verkoj:
Nicola BUSKOTTE (naskiĝis la 17-an de julio 1966 , do nun 58-jara) estas germana historiistino kaj esperantistino, kiu kreskis en la komunumo Ostercappeln en Malsupra Saksio kaj esperantistiĝis en lerneja aĝo, kiel lernantino en la knabina Ursula-gimnazio de Osnabruko. Fine de la 1980-aj kaj en la 1990-aj jaroj, grandparte dum sia studado en la universitato de Monastero, ŝi estis estraranino de Germana Esperanto-Junularo, interalie pri renkontiĝoj kaj pri financoj.
H. de Chalmot estis esperantistino en Gottingen citita en Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon „Esperanto”/Serio XXV/Peco 1, kiu signifas ke ŝi ellernis esperanton 1904. En 1909 ŝi verkis kun Frieda Döninghaus kalendaron en kvar lingvoj : Esperanto-Franco-Germana kaj Angla.
Carl Denker (mortis la 30-a de aprilo 1933), vegetarano kaj konfidata supera registara konsilisto de titolo Geheimrat, estis germana esperantisto.
Alfred DIETRICH (naskiĝis en 1926, mortis la 2-an de aprilo 1995 en Elsfleth), estis germana fervojisto kaj esperantisto. Li fondis la Esperanto-grupon en Elsfleth.
Frieda Döninghaus estis germana esperantistino en Kolonjo en la komenco de 20-a jarcento. En 1909, ŝi verkis kun H. de Chalmot la kalendaron Kalendaro por lingva ripetado en kvar lingvoj : Esperanto-Franco-Germana kaj Angla. Ŝi pagis la eldonon sur 53 folioj (25X15).
|
Felix Dyba, gimnazia instruisto, estis germana esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento. Li instruis stenografio kaj aperigis original-sistemon „Ĉies“.
Verko
Otto EBERLER (naskiĝis la 9-an de marto 1891 en Altusried) estis germana esperantisto kaj advokato. Li estis komponisto de moderna dancmuziko kaj propagandisto de Esperanto en Germanio kaj eksterlando.
Alois EDER (naskiĝis en 1940 en Pinzgau) estas aŭstra-germana esperantisto kaj pensiiĝinta religia pedagogo. Li esperantiĝis 14-jara en la internulejo de Kollegium Borromaeum Salzburg, ekde ties fondojaro en 1982 estis estrarano de BAVELO, poste inter la jaroj 2001 kaj 2005 estis estrarano de GEA kaj laŭ la stato de 2012 daŭre estas prezidanto de BAVELO. Li loĝas en Gärtringen.
D-ro Ulrich ENDER (naskiĝis la 30-an de aprilo 1955, kutime nomata Uli Ender) - estas germana esperantisto vivanta en Munkeno. De jardekoj aktiva en la loka Esperanto-movado, li interalie estis inter la organizantoj de la 69-a Germana Esperanto-Kongreso de pentekosto 1991 en sia hejmurbo, kadre de kiu reunuiĝis la du landaj asocioj de UEA el okcidenta kaj orienta Germanio al unu asocio.
Paul FAST estis germana esperantisto kaj instruisto en komerca lernejo. Li naskiĝis la 21-an de septembro 1853 kaj mortis la 28-an de oktobro 1928. En 1907 li estis kunfondinto de Esperanto-grupo de Kenigsbergo en Orienta Prusio (Königsberg i.Pr.). Fast verkis Esperantan gramatikon kun W.B. Mielck, "Die Weltsprache, ein Hilfsmittel für jedermann", Leipzig (Lepsiko) 1912, 181 p.
Bernd FINGER (naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1972 , do nun 52-jara) estas germana esperantisto kaj filologo pri romanidaj lingvoj. Li en la 1990-aj jaroj plurajn jarojn estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo pri renkontiĝoj.[4]
Karl FOEHR estis germana esperantisto kaj direktoro de komerca kaj industria altlernejo en Köthen (Anhalt). Naskiĝis la 25-an de marto 1860 en Stuttgart (Stutgarto), mortis la 21-an de aprilo 1930 en Freiberg. Esperanto estis lernofako en lia altlernejo. Paroladoj, vizito de Universalaj Kongresoj.
Clemens FRIES [klemens fris] (naskita en 1984) estas germana esperantisto. Li komence de la 2010-aj jaroj estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo kaj respondeca pri ties Interreta Komisiono. (Esperanto aktuell 2012/1, paĝo 25.)
Wilhelm Fricke estis germana esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.
Verko:
|
Heinrich FUNK (mortis la 1-an de marto 1970) estis germana esperantisto, multjara prezidanto kaj estrarano de la Esperanto-Societo Fulda. Li lernis la lingvon en 1907, kunfondis grupon en Heilbronn kaj estis malnova membro kaj delegito de UEA.
Martin GOLDBERG estis germana esperantisto kaj popollerneja instruisto en Lepsiko (Leipzig), kiu naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1890 en Groß Schönau (hodiaŭ Velký Šenov en Ĉeĥio). Dum pluraj jaroj li plenumis valorajn servojn por Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE) kaj ĉe la eldono de Internacia Pedagogia Revuo.
Cornelius GÖBEL estis doktoriĝinta esperantisto aktiva en la unua duono de la 20-a jarcento en Görlitz. En 1910 li elektiĝis prezidanto de la urba Esperanto-Societo Zamenhof, kaj plurfoje faris festparoladojn en kaj pri Esperanto antaŭ publiko de plurcent personoj. Proksime li kunlaboris kun la komercisto kaj esperantista aktivulo Ferdinand Maly, kiu forte instigis la fondon de la urba grupo, subtenis ĝin en la unuaj jaroj kaj poste iĝis honora membro de la grupo.
Fontoj:
Ursula GRATTAPAGLIA (naskiĝis en Berlino en 1933) estas german-devena brazila esperantistino, administrantino de fondaĵo Bona Espero en Brazilo kun ŝia edzo Giuseppe. Ŝi estas membro de Rotario kaj Rotaria Amikaro de Esperantistoj.
Hellmut GREBE (naskiĝdato ankoraŭ ne notita ĉi-tie) estas germana esperantisto. Ekde la 1980-aj jaroj li estas la prezidanto de la Esperanto-grupo de la urbo Bremeno. Ankaŭ lia filino Maren estas esperantistino kaj aparte en la lernejaj jaroj en Bremeno kaj poste la studa tempo de protestantisma religio en Marburgo aktivis en Germana Esperanto-Junularo.
Johannes GRUNDKÖTTER (naskiĝis en 1900, mortis la 16-an de marto 1991 en Landau, Germanio) estis aktiva esperantisto en sia loĝurbo Landau kaj ties regiono Palatinato.
Walther GSCHEIDEL (naskiĝis en 1902, mortis la 29-an de marto 1993 en Crailsheim, Germanio) estis aktiva esperantisto ekde 1928.
Pri siaj malfacilaj travivaĵoj en- kaj post-militaj li estis intervjuata de Konrad Grammelspacher kadre de la projekto Rettet die Erinnerung - Sekurigu la rememoron.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.