komunumo en la departemento Aude de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Limós [limus'] (franclingve Limoux [limu']), estas okcitana urbeto situanta en la franca departemento Aude en la regiono Langvedoko-Rusiljono, 20 kilometrojn sude de la fama mezepoka urbo Karkasuno.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Limoux (stacidomo). |
Limoux | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 11206 [+] | ||
Poŝtkodo | 11300 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 10 302 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 318 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 3′ N, 2° 13′ O (mapo)43.0569444444442.2186111111111 [+] | ||
Alto | 172 m [+] | ||
Areo | 32,41 km² (3 241 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Limoux [+] | |||
Ĝi havas proksimume 10 000 loĝantojn.
Ĝi estas aparte fama pro sia tradicia karnavalo kies originon oni retrovas jam en la 15-a jarcento, kaj pro sia blanka ŝaŭmvino Blanqueta de Limós [blanketɔ de limus'] („Blanquette de Limoux” en la franca).
Tiu ŝaŭmvino Blanqueta estas la plej malnova ŝaŭmvino konata en Francio, eĉ pli malnova ol la mondfama samtipa vino ĉampanjo kaj estis kreita por la unua fojo en 1531 de la monaĥoj en la abatejo Sant Ilari.
La karnavalo de Limoux daŭras ĉiujare tri monatojn, de januaro ĝis la fino de marto, kaj finiĝas ĉiam per la okcitanlingva juĝo de la „reĝo Karnavalo”, kaj ties brulado sur la centra placo de la urbeto. En Limoux oni ankaŭ povas malkovri la historion de la kataroj, famaj mezepokaj herezuloj, kaj la krucmilito per spektaklo prezentita ĉiutage en multaj lingvoj (inkluzive esperante).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.