Arbarekspluatado estas sege renversi aŭ hakfaligi arbojn. Kaj en la forstoj kaj en la naturaj arbaroj okazas arbarekspluatado. En la tropikaj pluvarbaroj ankoraŭ ĉiam oni faligas arbojn je nedaŭripovaj cirkonstancoj, ofte ankaŭ nelaŭleĝe. Por daŭripove dehakita ligno oni estigis la specialan ekologian FSC-ateston.

Thumb
Maŝine kaj komputile gvidata arbarekspluatado ŝparigas al lignoindustrio multe da mono kaj tempo.
Thumb
Lignokomerco ( milionoj de m³ ) el la mondopartoj kun Eŭropa Unio inkluzive la taksita pocento de nelaŭleĝe dehakita ligno ( takso laŭ WWF ).

Trafaligado [1]

Trafaligado estas termino el la forstmastrumado kiu estas uzata pri la eliminado de arboj por stimuli la kreskadon de la postrestantaj arboj. Trafaligado kaŭzas la hakadon de la konkurantoj de la indikitaj esperigaj arboj [2] tiel ke tiuj ĉi ricevas pli da lumo kaj nutraĵo. Trafaligante, oni ankaŭ hakas arbojn kiuj ankaŭ sen tio mortus : ekzistas maldensiĝo de arbareroj [3] per natura eksigo de multaj arboj. Estas tri specoj de trafaligado :

  • Sistema trafaligado, ĉe kiu la arboj estas hakitaj laŭ antaŭe elpensita kaj decidita intersekvo kaj proporcio.
  • Trafaligado de sube [1], ĉe kiu konkurantoj, kiuj ne havas la okazon por postvivi aŭ kiuj estas misformitaj, estas eliminataj.
  • Trafaligado de supre, ĉe kiu la konkurantoj de la esperigaj arboj estas forhakitaj.

Senarbigo [4]

Por lignoproduktado oni povas procedi laŭ diversaj faligadformoj aŭ faligadmetodoj [5] . Senarbigo aŭ totaldehakado estas la plej simpla maniero. Ĉe tiu ĉi, arbarero unufoje estas faligita, kaj la lignon forkondukita. Sur la senarbigejo la arbaro povas juniĝi. Multe uzata metodo de senarbigo estas rand-faligado [6]. Ĉe tiu ĉi oni konsideras striojn de arbaro kiuj estas dehakataj, kaj progresas iom post iom kontraŭ la superreganta ventodirekto. Tial estiĝas arbaraj strioj kiuj iom post iom ampleksas pli altan arbizaĵon [7] en la direkto de la superreganta vento. La celo estas preventi elradikigadon [8] kiel eble plej ofte.

Kontraŭleĝa arbohakado laŭvorte estas ajna hakado de arboj, kiu estas malpermesata de leĝo. Krom la hakado mem, ankaŭ aliaj partoj de la ekspluata procedo povas esti puneblaj, inkluzive de transporto, vendado, aŭ aĉetado de la hakita ligno.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Bibliografio

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.