Life on Earth
televida serio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Vivo sur la Tero (en la angla : Life on Earth ) estas naturdokumenta serio produktita de la BBC, kaj estas la unua serio de la Seriaro Vivo (angle The Life Collection), kaj de la "Life" trilogio, kiu inkluzivas la seriojn The Living Planet kaj The Trials of Life.
Life on Earth | |
---|---|
televida serio | |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Ĝenro | naturdokumenta filmo |
Muziko de | Edward Williams |
Amplekso | |
Epizodoj | 13 |
Daŭro sen reklamoj | 54 |
Elsendo | |
Elsendita | 16 jan. 1979 – 10 apr. 1979 |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
La serio estas akompanata de la klarigoj de la esploristo kaj reĝisoro David Attenborough, kiu vojaĝas ĉirkaŭ la mondo kaj sekvas la rakonton pri la evoluo de la vivo sur la Tero. Tiu serio estas la unua en kiu Attenborough revenis por gastigi naturfilmojn, post demisiado kiel ĝenerala direktoro de la BBC inter 1969-1972.
Unu el la plej famaj scenoj de la serio aperas en epizodo 12, kaj ĝi estas la fascina renkonto de David Attenborough kun la montogoriloj en la rifuĝejo de Diane Fossey en Ruando.