Life (brita televida serio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
VIVO (en la angla: LIFE) estas natura dokumenta televida serio produktita de la BBC. La serio konsistas el 10 50-minutaj epizodoj, ĉiu traktante la vivrakonton de bestoj kaj plantoj. En la angla versio, la serio estas sinkronigita fare de David Attenborough (kaj en Usono de Oprah Winfrey).
Life | |
---|---|
televida serio • televida programo | |
Originala titolo | Life |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Ĝenro | naturdokumenta filmo, dokumenta filmo |
Muziko de | George Fenton |
Amplekso | |
Sezonoj | 1 |
Epizodoj | 10 |
Daŭro sen reklamoj | 50 |
Elsendo | |
Elsendita | 12 okt. 2009 – 14 dec. 2009 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
La serio estis produktita en kunlaboro kun la Discovery Channel. Ĝi estis kreita post la sukcesa serio Planedo Tero, kiu estis unu el la unuaj naturfilmoj filmitaj kun altdifina televidteknologio, kiu kreas pli bonan bildkvaliton. Origine, la programo estis elsendita en Britio dum la jaro 2009. Ĉe la fino de ĉiu epizodo, malantaŭ la scenoj epizodo de la serio nomita "How They Made LIFE" (Kiel ili faris VIVO) estas elsendita dum 10 minutoj.
La kreado de la serio estis akompanita per simila libro.