Libros [LIbros] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo. La municipo enhavis minkvartalon «La Azufrera», «La Zofrera» aŭ Minoj de Libros, kiu estis ja sulfurprodukta mindomaro, nun senhoma kaj ruinigita.[1]
Libros | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44132 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 101 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 10′ N, 1° 14′ U (mapo)40.1630184-1.2327841 [+] | ||
Alto | 766 m [+] | ||
Areo | 37,912331 km² ( 379 1.2 331 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Libros (Teruel) [+] | |||
La loknomo Libros (komprenebla neetimologie kiel Libroj) reale estas ligita al aliaj similprononcaj Eriglos de la Sierra de Albarracín, Riglos en la provinco Huesca, Ricla en la provinco Zaragozo, Puntal del Cinglo ktp., do kun tute apartaj devenoj kaj signifoj nerilataj al la koncepto libro.
Geografio
Ĝi estas je 26 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, do proksime. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo du kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la du sudaj, tiu plej okcidenta nome N-330 venas el sudokcidento. Laŭ tiu Libros estas la tria plej proksima municipo al la ĉefurbo, nome inter eksklavo de la provinco Valencio kaj Villel. La N-330 trapasas la municipon inter la km 276 kaj 280, samitinere kun la N-420. Krome lokaj ŝoseoj konektas kun Tramacastiel kaj Riodeva.
Tra la municipa teritorio fluas la rivero Guadalaviar aŭ Turia, kiu formas valeton ĉirkaŭitan de montoj apartenantaj al la montaroj Montes Universales kaj Javalambre. La plej altaj altaĵoj estas Santa Bárbara (1282 m), ĉe la limo kun Riodeva kaj Villel, kaj Tabaira (1202 m) nordoriente. Inter la montoj venas nombraj pluvtorentoj alfluantaj al Guadalaviar, kaj la rivero Riodeva, kiu faras limon kun Rincón de Ademuz, eksklava komarko de provinco Valencio. La altitudo gamas inter 1282 m (montopinto Santa Bárbara) kaj 750 m borde de la rivero Guadalaviar. La loĝloko staras je 766 m super marnivelo.
Nordokcidente: Tramacastiel | Norde: Villel | Nordoriente: Villel |
Okcidente: Tramacastiel | Oriente: Riodeva | |
Sudokcidente: Castielfabib | Sude: Ademuz | Sudoriente: Riodeva |
Historio
La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj. Libros apartenis al la Templanoj. En la 14-a jarcento ĝi apartenis al la Ordeno de Sankta Johano. Unu el unuaj referencoj al la loko estas en dokumento datita en Teruelo en la 29-a de aprilo 1196 skribita en mezepoka latino kaj en kataluna lingvo, pere de kiu la monaĥo Lino de Lucca, Superulo de la Ordeno de Monto Gaŭdjo, de la Hospitalo Redentor de Teruelo kaj de la Casa de Alfambra donas al la templanoj la posedaĵojn kiujn lia Ordeno havis en la Regno Aragono, inklude la kastelon de Libros:
|
La templana komunumo de Villel tiam ĉefurbo entreprenis ruran politikon cele al kolonigo de la teritorio, kun rajtigo por reloĝado de Libros, en lima zono, kio ankoraŭ estas.
Laŭ la Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar (Geografia-statistika-historia vortaro de Hispanio kaj ties transmaraj posedaĵoj) de Pascual Madoz, meze de la 18-a jarcento Libros havis 176 domojn, el kiuj kelkaj elfositaj kiel kavaĵoj en la ravino. Tiam oni kultivis cerealojn, terpomojn, kanabon, legomojn, oni produktis vinon, esparton, sulfuron kaj estis ĉasado.
La unua scienca priskribo de fosilia ranego Rana pueyoi estis farita en 1922 de Longinos Navás Ferrer (1858-1938), natursciencisto, botanikisto kaj entomologo, baze sur ranoj fosiliigitaj en ardezoj el la minoj de sulfuro de Libros.[3][4]
Aktualo
Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), minado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Libros oni malaltiĝis ĝis nunaj 104 loĝantoj.
Vidindaĵoj estas trinkuja fontano, la preĝejo de Sankta Johano, Krucarvojo, kaj du ermitejoj. Aparte ruinoj de la minkvartalo kaj apenaŭaj ruinoj de la iama kastelo.
Vidu ankaŭ
Bildoj
- Ruinoj de «La Azufrera»
- Ruinoj de «La Azufrera»
- La preĝejo.
- Panoramo.
- Platformo de la iama kastelo.
- Urba kerno vidita el la platformo de la iama kastelo.
Notoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.