Liberala ŝtato
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Liberala ŝtato estas tiu eliranta kiel rezulto de la liberalaj revolucioj kaj kiel anstataŭo de la Absoluta monarkio propra de la Antikva Reĝimo. Estas la politika sistemo propra de la komenco de la Nuntempa Epoko, en la nova sociekonomia situacio kiu povas nomiĝi Nova Reĝimo aŭ Liberala Reĝimo. Ties daŭro en la tempo povas kompreniĝi ĉu ĝis la aktualo aŭ ĝis la Intermilita periodo (1918–1939), kiam ĝi eniras klare en krizo.