La Liberala Partio - moldave (do rumane) Partidul Liberal, ruse Либеральная партия - estas liberalisma politika partio en Moldavio. Ĝis la jaro 2005 la partio nomis sin "Partio de Reformo" kaj havis kristandemokratian politikan programon. Ekde la jaro 1997 gvidas ĝin la politikisto Mihai Ghimpu, kaj ankaŭ post la adopto de la nova partia nomo "Liberala Partio" li restis la partiestro. La 11-an de septembro 2009 Mihai Ghimpu fariĝis la oficanta ŝtatprezidanto de Moldavio. En la parlamenta baloto de la 28-a de novembro 2010 la partio atingis 10 procentaĵojn de la voĉoj kaj iĝis la kvara plej forta politika partio de la lando.
Liberala Partio | |
---|---|
Partidul Liberal | |
partio | |
Lando | Moldavio |
Estro | Mihai Ghimpu |
Fondiĝo | la 5-an de septembro 1993 |
Ĉefa sidejo | Kiŝinevo |
Ideologio | Konservativa liberalismo Liberalismo |
Retejo | http://www.pl.md |
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.