Lhotka (Ostrava)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lhotka estas ekde la 24-a de novembro 1990 urba parto de statuta urbo Ostrava en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 1 333 loĝantoj (2021). Preskaŭ la tuta katastro de la urba parto situas en Opava montetaro de Ĉeĥa Silezio, sed tre malgranda randa parto de la katastro (pereinta meandro de Odro kaj plu sudorienta parto de katastro sur la dekstra bordo de la devena neregulita riverfluo) situas laŭ historiaj mapoj en Moravio (devene tiuj ĉi partoj apartenis al katastraj teritorioj Mariánské Hory kaj Přívoz). Lhotka ankaŭ kunlaboras kun municipoj en Hluĉinio.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lhotka |
Lhotka | |||
germane Ellguth | |||
urba parto | |||
Lhotka Klakebla mapo de Ostrava | |||
|
|||
Oficiala nomo: Lhotka | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo | ||
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Moravio eta parto | ||
Parto de | Ostrava | ||
Montaro | Nízký Jeseník | ||
Tipo de parto | Urba parto | ||
Rivero | Odro | ||
Situo | Lhotka | ||
- koordinatoj | 49° 51′ 21″ N 18° 13′ 59″ O (mapo) | ||
Katastro | 2,14 km² (214 ha) Lhotka u Ostravy | ||
Loĝantaro | 1 333 (2021) | ||
Denseco | 622,9 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1464 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 725 28 | ||
Situo de Lhotka enkadre de Ĉeĥio
| |||
Lhotka enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Lhotka (Ostrava) | |||
Retpaĝo: www.lhotka.mmo.cz | |||
Portalo pri Ostrava | |||
La unua skribmencio estas el la jaro 1464. La municipo estis dum al dua mondmilito liberigita fare de Ruĝa Armeo la 30-an de aprilo 1945. Kiam ĝi apartenis al senjorujo de Rothschildidoj, kiuj estis posedantoj de ferfabriko Vítkovice, Lhotka ŝanĝiĝis en laboristan vilaĝon. En Lhotka ĉiujare dum pentekosta semajnfino okazas tradicia popolsoleno nomata „Peligado de reĝo“.
La oficiala nomo Lhotka estis en la jaro 1960 ŝanĝita en Lhotka u Ostravy. La 6-an de aprilo 1976 okazis ree ŝanĝo al Lhotka. Al Ostrava ĝi estis alligita la 24-an de aprilo de la sama jaro.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 471 |
1880 | 500 |
1890 | 603 |
1900 | 728 |
1910 | 834 |
1921 | 966 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 017 |
1950 | 979 |
1961 | 1 059 |
1970 | 997 |
1980 | 1 009 |
1991 | 941 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 004 |
2011 | 1 192 |
2021 | 1 333 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.