La libro Leteroj de E. Lanti estas kompilaĵo de leteroj senditaj de Eŭgeno Lanti, precipe al liaj kamaradoj de Sennacieca Asocio Tutmonda, kaj en kiuj oni tre ofte pritraktas aspektojn de lia ideologio, kun specifa atento al sennaciismo.
Ĝi estas denove reeldonita de SAT-Broŝurservo en 1987 kun antaŭparolo de Gaston Waringhien.
„Jen bonstile prezentita kaj bele presita kolekto de 60 leteroj skribitaj de la fondinto de S.A.T. Ili traktas la plej diversajn temojn (lingvaj demandoj, etiko, religio, budaismo, filozofio, politiko, marksismo, bolŝevismo, faŝismo, sennaciismo, polico, Japanaj virinoj, Judismo, Impresoj pri Japanujo, Hispanujo, Aŭstralio); kaj venas el plej diversaj lokoj (Lisbono, Narvik, Sydney, Osaka, Madrido ... ). La aŭtoro esprimas siajn pensojn libere kaj interese. Ĉu oni aprobas aŭ malkonsentas liajn dirojn —li fieras nomiĝi herezulo— oni devas konsenti, ke ili estas pensinstigaj kaj legindaj.
Troviĝas kelke da neortodoksaĵoj lingvaj, jam ofte prinotitaj; ili tamen estas la pekoj de spertulo—pardoneblaj kvankam
evitindaj. Ekster tio, lia stilo estas klara, flua, kaj ĉiel admirinda: li skribas kiel Esperantujano uzanta gepatran lingvon. Tiu flueco sendube fontas el la fakto, ke Esperanto estas por li lingvo hejma, kiun li plene majstras, kaj uzadas en la vivo ĉiutaga.
Pri la enhavo ni ne parolos. Jen tamen unu frazo (p. 269): La tuta mondo ja freneziĝas. Sed vi konsideru, he se saĝa homo ial devas vivi en frenezulejo, tio ne signifas, ke li ankaŭ kondutu tie kiel frenezulo.
Ornamas la verkon kelke da interesaj bildoj, inter kiuj du portretoj de la aŭtoro: unu kun la konata kaj respekteginda barbo, kiu donas al li aspekton patriarkan kaj amegindan —eĉ apostolan: la dua sen la barbo (kiun oni fortondis por negrava
operacio), en kiu li ne plu estas rekonebla. Ikabod! La barbo nepre rekresku! Kiu ŝatis la verkon Vortoj de Lanti, tiu trovos en la nuna volumo grandan ĝuon. Bedaŭrinde, ĝi estas neakirebla nunmomente.”
„En alia epoko oni bezonis grandan dozon da kuraĝo por aserti ke la tero turniĝas. En niaj tagoj eĉ la plej konservativa tradiciulo povas tion eldiri sen ia ajn danĝero, nek konsciencriproĉo. Tamen la eblo herezumi ne elĉerpiĝis en nia mondo. Kaj tion cetere montras la respektinda nombro da Lalamikoj, el plej diversaj skoloj, kiujn E. Lanti dum sia esperantista vivo starigis antaŭ si. Sed ankaŭ la nombro de liaj amikoj kreskis kaj ili troviĝas dissemitaj ĉie tra la vasta mondo, kiel cetere decas al mondcivitano esperantisto. Kaj Lanti emas babiladi perletere
kun ili. Se ni scias ke nia herezulo jam de pli ol kvin jaroj vagadas tra la mondo, vizitante la plej diversajn landojn kaj iam legis lian klaran kaj elegantan prozon, ankaŭ konsentos ke kompilado kaj eldonado de liaj leteroj povas esti interesaj al pli granda nombro da esperantistoj. El tio rezultis ĉi tiu kolekto de 60 leteroj pri la plej diversaj temoj: marksismo, bolŝevismo, moralo,
budaismo, judismo, pri liaj travivaĵoj en Japanio, pri japanaj virinoj. Troviĝas tie ankaŭ longa kaj interesa letero al la franca poeto-filozofo HanRiner, varbita al Esperanto de Lanti mem, letero pri Rabelezo (Rabelais) — iel lia spirita parenco — ĉe kiu Lanti malkovras eldirojn favorajn al la mondlingva afero. Ĉarma estas letero kvazaŭ verkita de la personigita animo de la arbaro de Fontenblo, kaj la kolekton finas tri longaj leteroj pri sennaciismo.
Interese estas ankaŭ ke tiuj leteroj estis senditaj de la plej diversaj anguloj de l’ planedo: Parizo, Narvik, Lisbono, Sidnejo, Tokio, Hong-Kong k. a.
Sed oni vane serĉos en la libro “vojaĝpriskribojn”. Lanti, kiel Diogeno, nur serĉas la homon, la homon kaj liajn problemojn, lian sensukcesan baraktadon por akordigi mezepokan sociaTanĝon kun la nuntempa teknika evoluiĝinta mondo... kun la konata rezulto... Sed ĉie la leganto trovos pensinstigon kaj ĝuon en la klarstila verkaĵo.
“Se mi ŝuldas al Grosjean-Maupin la nocion pri la logikeco kaj korekteco de la lingvo - diras profesoro G. Waringhien en sia antaŭparolo al “Leteroj”
— al Lanti mi ŝuldas la senton pri ties vivanteco”.”