Lescar (eŭske Leskarre) estas franca komunumo, en la departemento Atlantikaj Pireneoj kaj en la regiono Nova Akvitanio.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lescar (stacidomo). |
Lescar | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 64335 [+] | ||
Poŝtkodo | 64230 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 9 524 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 359 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 20′ N, 0° 25′ U (mapo)43.325-0.41611111111112 [+] | ||
Alto | 154 m [+] | ||
Areo | 26,5 km² (2 650 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lescar [+] | |||
Historio
Piede de la monteto, sur kiu etendiĝas la aktuala Lescar iam troviĝis la citadelo (oppidum) Beneharnum, ĉefurbo de la « Beneharnanoj ». Tiu akvitania popolo donis sian nomon al la provinco Bearno. La citadelo iĝis romia urbo jam en la 3-a jarcento. Beneharnum estis ĝistere detruata ĉirkaŭ 841 far la Vikingoj. Nova urbo, Lescar, disvolviĝis sur la monteto ekde la 12-a jarcento. Ties episkopo prezidis la Bearnajn Ŝtatojn kaj la navaraj reĝoj elektis la katedralon, kiel sia sepultejo. Nuntempe, Lescar iĝis restadeja satelita urbo de Paŭo .
Kultura heredaĵo
- Katedralo de Lescar
- Dipatrina Katedralo. La konstruaĵon, komencitan en 1120, ruinigis protestantoj dum la reĝado de Jeanne d'Albret. Gravaj restaŭradoj, dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj, savis la ĥorejon de ruiniĝo. La absido konservis romanikan arkitekturon. Sur la ĥoreja planko, mozaiko el la 12-a jarcento bildigas ĉasan scenon (kun la fama kripla maŭra arkĉasisto). Henriko la 2-a d'Albret, Katerina de Foiso, Margareta de Angoulemo, Francisko Febo ĉi tie tombokuŝas.
Urbaraj aŭtobusoj
Lescar ĉepasas la linioj 2, 8, 9 kaj Ovaligne de la « STAP » (paŭaj urbaraj transportoj).
Bildgalerio
- La dipatrina katedralo
- Kapitelo en la katedralo
- Mozaiko en la katedralo
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.