Le Mont-sur-Lausanne
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Le Mont-sur-Lausanne (en Esperanto ankaŭ La Monto super Laŭzano) estas komunumo en la distrikto Laŭzano en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 6334 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Le Mont-sur-Lausanne | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de Le Mont-sur-Lausanne | |||||
Preĝejo de Le Mont-sur-Lausanne | |||||
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Vaŭdo | ||||
Distrikto | Laŭzano | ||||
Koordinatoj | 46° 33′ 33″ N 6° 38′ 9″ O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 6334 | ||||
Areo | 9,82 km² | ||||
Alteco | 702 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 1052 | ||||
Komunumkodo | 5587 | ||||
Situa mapo de Le Mont-sur-Lausanne | |||||
La komunumo Le Mont-sur-Lausanne situas ĉe la sudokcidenta deklivo de la montoĉeno Jorat en la Vaŭda Mezlando norde de Laŭzano. En la komunumo fontas la rivereto Flon. Al la komunumo apartenas la vilaĝoj Grand Mont kaj Petit Mont kaj la setlejoj La Clochatte, Les Planches, En Budron, La Naz, Longeraies, Etavez, kaj Penau, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,82 km², de kiuj 16,5% estas kovritaj de arbaro, 52,2% servas por agrikulturo kaj 30,0% por setlado. [2]
La komunumo Le Mont-sur-Lausanne limas en nordo al Cugy, en oriento kaj sudo al Laŭzano, en sudoriento al Epalinges, en okcidento al Romanel-sur-Lausanne, kaj en nordokcidcento al la eksklavo Bel-Air de Laŭzano.
Tra Le Mont-sur-Lausanne pasas la kantona ĉefvojo n-ro 150 de Laŭzano al Payerne. En sudo de la komunumo la svisa aŭtovojo A9 pasas tra ĝia teritorio, sur kiu situas la alveturejo Laŭzano-Blécherette. Pere de la lokaj busoj de Laŭzano la komunumo estas bone konektita al la publika trafikreto.
La unua dokumenta mencio de Le Mont-sur-Lausanne datiĝas el la jaro 1237 kiel Monte super Lausannam. En Le Châtelard estis trovitaj restaĵoj de rifuĝburgo, pri kies konstruepoko mankas informoj. Dum mezepoko Le Mont estis dividita al pluraj malgrandaj feŭdoj, kies koncedinto estis la episkopo de Laŭzano. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Le Mont-sur-Lausanne apartenis al la Voktejo Laŭzano, poste al la Distrikto Laŭzano.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.