Leokadio
virina persona nomo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Leokadio (latine Leocadia) estas virina persona nomo malofte uzata nuntempe, i.a. de la sanktulino Sankta Leokadio, martirino mortita ĉirkaŭ la jaro 304, kies festotago estas la 9-a de decembro. La nomo signifas "devena de Lefkado", unu el la Ioniaj Insuloj en Grekio.
En latinidaj landoj kelkaj vilaĝoj kaj preĝejoj portas la nomon de Sankta Leokadio. En la formo "Leocadia" ĝi ankaŭ estas la nomo de asteroido, nomita laŭ la rusa nom-varianto de ĝia rusa malkovrinto.