Lento
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lento (Lens) estas genro de herboj kun alternaj, pare plume kunmetaj folioj finiĝantaj per ĉiroj aŭ pintoj po unu, kun malgrandaj, blankaj aŭ bluetaj floroj kaj kun mallongaj, plataj guŝoj 1-2-semaj. Estas 4 specioj el la Mediteranea regiono, Okcidenta Azio kaj Afriko, el kiuj la plej grava estas kultiva lento (L. culinaris).
Tiu ĉi artikolo temas pri la planto lento. En la lingvaĵo de klasika muziko la italdevena vorto lento ankaŭ estas tempoindiko de malrapida ritmo. |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun lenso. |
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Lento | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
kultiva lento | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Specioj | ||||||||||||||||
Lens culinaris - Kultiva lento | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Fermi
La nomo lento ankaŭ uziĝas por la semo de la kultiva lento.
Ĝi estas malfermfrukto jam konata en la epoko de la Malnova testamento.
Lentoj fakte estas la sekigitaj semoj de la planto kaj ekzistas semoj en diversaj koloroj kaj grandecoj. La plantoj bezonas multe da varmo por bona maturiĝado.