![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3e/Legnano_S_Magno.jpg/640px-Legnano_S_Magno.jpg&w=640&q=50)
Lenjano
komunumo de Italio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Lenjano (itale Legnano, en la loka dialekto Legnàn, lombarde Lignàn) estas komunumo en la metropola urbo Milano, distancanta ĉirkaŭ 20 kilometrojn el Milano. Situigita en la pejzaĝo Alto Milanese kaj trairata de rivero Olona, ĝi estas la dektria urbo plej homoplena de Lombardio: fine de 2023 en la komunumo vivis 59 941 loĝantoj.
Lenjano | |||||
![]() | |||||
komunumo de Italio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | ![]() | ||||
Regiono | ![]() | ||||
Provinco | MI Milano | ||||
Geografia situo | 45° 36′ N, 8° 55′ O (mapo)45.68.9166666666667 | ||||
Alto super marnivelo | 199 m | ||||
Areo | 17 km² | ||||
Loĝantaro | 59 941 (2023) | ||||
Loĝdenso | 3390 loĝantoj/km² | ||||
Najbaraj komunumoj | Busto Arsizio (VA), Rescaldina, Castellanza (VA), Cerro Maggiore, San Vittore Olona, Villa Cortese, Canegrate, San Giorgio su Legnano kaj Dairago | ||||
Patrono | Magno de Milano | ||||
Festa tago | 5-a de novembro | ||||
Nomo de loĝantoj | legnanesi | ||||
Poŝtkodo | 20025 | ||||
Imposta kodo | E514 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 015118 | ||||
Telefona prefikso | 0331 | ||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Najbaras la komunumoj Busto Arsizio (VA), Rescaldina, Castellanza (VA), Cerro Maggiore, San Vittore Olona, Villa Cortese, Canegrate, San Giorgio su Legnano kaj Dairago.
Oni povas konstati urbaĵojn inter la 21-a jarcento a.K. kaj la 19-a jarcento a.K.. Jam dum praa epokoj, fakte, la montetoj, kiuj bordumas Olona, elmontriĝis loĝeblaj lokoj.
Dank' al historia milito, Legnano estas la unua urbo, krom Romo, kiu ĉeestas en la nacia himno. Ĉiujare, lenjananoj memoras ĉi tiun batalon per la ĉevalkonkurso de la kvartaloj.