![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/ae/Loir-et-Cher_-_Canton_le_Perche_2015.svg/langeo-640px-Loir-et-Cher_-_Canton_le_Perche_2015.svg.png&w=640&q=50)
Le Perche
kantono de Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La kantono Le Perche - france Canton du Perche (en genitiva formo) - estas administra dividaĵo de la departemento Loir-et-Cher en centra Francio. Ĝi estis kreita ĉe la franca kantona reorganizo kiu ekvalidis en marto 2015. Ĝia sidejo estas en Savigny-sur-Braye. Ekde la komenco de 2018, kiam kvin komunumoj unuiĝis al nova komunumo Couëtron-au-Perche, ĝi konsistas el 46 komunumoj, el kiuj 44 apartenas al la arondismento Vendôme kaj 2 - Moisy kaj Ouzouer-le-Doyen - al la arondismento Blois.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2f/41_Savigny_20110420.jpg/640px-41_Savigny_20110420.jpg)
la katolika kirko de Savigny-sur-Braye
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
kantono Le Perche | |
france: Canton du Perche | |
Administra unuo | |
Mapo de Loir-et-Cher kun la arondismento ruĝe akcentita | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Centro-Valo de Luaro |
Departemento | Loir-et-Cher, Vendôme (44), Blois (2) |
Ĉefurbo | Savigny-sur-Braye |
Areo | 939 km² (93 900 ha) |
Loĝantaro | 22 559 (2021) |
Denseco | 24 loĝ./km² |
INSEE-kodo | 41 09 |
Komunumoj | 46 |
Fermi