Leĝoj de Kepler
sciencaj leĝoj pri la elipsa movo de planedoj ĉirkaŭ la Suno / From Wikipedia, the free encyclopedia
La primara kontribuo de Johannes Kepler al astronomio aŭ astrofiziko estis la tri leĝoj de planeda movado. Kepler derivis tiujn ĉi leĝojn parte per studado de la observoj de Brahe. Isaac Newton poste ellaboris siajn leĝojn de movado kaj la universalan graviton kaj konfirmis, ke oni povis derivi ilin de la leĝoj de Kepler. La ĝenerala termino por orbitanta korpo estas "satelito".
- Unua leĝo de Kepler (1609): La orbito de planedo ĉirkaŭ stelo estas elipso kun la stelo ĉe unu el la fokusoj.
- Dua leĝo de Kepler (1609): Linio liganta planedon al ĝia stelo balaas egalajn areojn dum egalaj intervaloj da tempo.
- Tria leĝo de Kepler (1618): La kvadrato de la sidera periodo de orbitanta planedo estas rekte proporcia al la kubo de la granda duonakso.