Leĝo malkuniganta eklezion kaj ŝtaton
From Wikipedia, the free encyclopedia
La leĝo malkuniganta eklezion kaj ŝtaton[1] estas leĝo adoptita la 9-an de decembro 1905 iniciate de la respublikana-socialista deputito Aristide Briand, kiu decidiĝis favore al sentroa laikeco. Ĝi estas unue fonda ago en la perforta alfrontiĝo, kiu oponis du ideoj pri la pozicio de la Eklezioj en la franca socio dum preskaŭ dudek kvin jaroj.
Ĉi tiu artikolo havas multe tro da ruĝaj ligiloj, por kiuj ekde multaj jaroj ne estas artikoloj. Bonvolu revizii la ligilojn, krei artikolojn kie la redakta energio tion permesas, kaj la restajn ruĝajn ligilojn transformi al simpla teksto: se iu iam tamen faros tekston de tiuj temoj, oni ĉiam povas remeti internan ligilon, tiam tuj bluan. |
Loi du 9 décembre 1905 concernant la séparation des Églises et de l’État | |
---|---|
leĝo | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Ĝi anstataŭis la reĝimon de la konkordato de 1801, kiu daŭre validas en Alzaco-Mozelo pro historiaj kialoj (la alzacaj elektitoj starigis ĝin kiel unu el la tri kondiĉoj por akcepti sian alliĝon al Francio en 1919, sen tio ili estus petinta referendumon, kiun Francio ne povis riski perdi post tiel mortiga milito).
Ĝi retrovis sian ekvilibron nur en 1924, per la permeso de diocezaj asocioj, kiu ebligis reguligi la situacion de la katolika kulto.