Leĝo de Hooke
fizika leĝo ke la elasta forto estas proporcia al la distanco / From Wikipedia, the free encyclopedia
En mekaniko, leĝo de Hooke de elasteco estas proksimumado, kiu statas ke la vastigaĵo de risorto estas proporcia kun la forto je ĝi kaj havas kontraŭan direkton:
- F=-kx
kie x estas la distanco je kiu la risorto estas streĉita, do distanco je kiu moviĝis la punkto de apliko de la forto;
- F estas la forto produktia de la risorto;
- k estas la forta konstanto aŭ risorta konstanto, la konstanto havas mezurunuon kiu estas mezurunuo de forto dividita per mezurunuo de longo (neŭtono dividita per metro en SI).
La leĝo de Hooke veras nur se la forto ne superas certan valoron kiu estas la proporcia limigo, kaj se la forto ne superas la elastecan limigon. Se leĝo de Hooke veras konduto de la risorto estas lineara. Materialoj por kiuj la leĝo de Hooke estas sifiĉe preciza estas nomataj kiel lineare elastaj materialoj.
La leĝo de Hooke estas uzatada por kalkulado de operaciado de risortoj, streĉa analitiko kaj modelado de materialoj.