![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/35/Jubilea_simbolo.svg/langeo-640px-Jubilea_simbolo.svg.png&w=640&q=50)
Latvia Esperanto-Asocio
landa organizo de Esperanto en Latvio, Landa Asocio de UEA / From Wikipedia, the free encyclopedia
Latvia Esperanto-Asocio (LatEA) - latve Latvijas Esperanto asociācija - estas la landa organizo de Esperanto en Latvio, fondita en 1988. Ekde 1989 ĝi estas Landa Asocio de UEA. Prezidantino de la asocio ekde la jaro 2007 estas Margarita Želve. La informbulteno de LatEA, "Latvia Esperantisto", aperas 6 foje jare. Laŭ stato de la jaro 2023 en la asocio membriĝas proksimume 100 esperantistoj el Rigo, Liepaja, Cesis, Priekuli, Vaidava, Jelgava kaj aliaj lokoj de Latvio. Funkcias kelkaj kluboj, la plej aktiva el ili estas Riga Esperanto-klubo, funkcianta ĉe la Latva Societo de Rigo. Pri la historio de Esperanto en la latva ĉefurbo informas la artikolo historio de la Esperanto-movado en Rigo. Ĉiun trian jaron LatEA organizas internacian aranĝon - la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) laŭvice okazas en Latvio, Estonio kaj Litovio.