From Wikipedia, the free encyclopedia
Laspaúles [laspaUles] (Laspauls en loka parolmaniero kaj Les Paüls en ribagorza kataluna)[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la norda centro de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
Laspaúles | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22471 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 234 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 28′ N, 0° 36′ O (mapo)42.4716666666670.59944444444443 [+] | ||
Alto | 1 431 m [+] | ||
Areo | 81,746779 km² ( 817 4.6 779 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Laspaúles [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas en la norda centro de la komarko Ribagorza, borde de la rivero Isábena en ĝia supra fluejo.
La municipa ĉefurbo estas en la kerno de Laspaúles.
La klimato estas malvarma, nome montara.
La municipa teritorio limas norde kun Castejón de Sos, oriente kun Montanuy kaj Bonansa, sude kun Beranuy kaj Torre la Ribera kaj okcidente kun Bisaurri.
Aktuale la municipo estas formita per la jenaj loĝlokoj:
La loĝloko Laspaúles mem kiel sidejo de la municipo (1 431 msm)[2] estas je 144 km nordoriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la nacia ŝoseo N-260 sudoriente kun Señiú kaj Noales en direkto al Katalunio kaj nordokcidente kun Bisaurri. Tute apude estas la loĝlokoj Suils (en la foto de la tabelo) kaj Villaplana.
La nuna municipo estis rezulto de la kunigo de ĝistiamaj municipoj en la 1960-aj jaroj.
En la 11-a jarcento okazis kazoj de torturoj kaj ekzekutoj de virinoj akuzitaj kiel sorĉistinoj; plej granda parto de ili estis nur popolaj kuracistinoj, akuzitaj je malbonaĵoj. Nune en la loko kie okazis ekzekutoj estas tema parko kaj muzeo pri torturo en la loĝloko.
Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.
Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Laspaúles kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 228 loĝantoj (2022).[3]
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.