olimpika velŝipa klaso From Wikipedia, the free encyclopedia
La velboata klaso Lasero estas grupo da normigitaj aparte malpezaj velŝipoj por junuloj kaj sportemaj junaj plenkreskuloj. Ĝi ekzistas en tri variaĵoj, kiuj precipe diferenciĝas per la vela areo: la subklaso ILCA 7 disponas pri 7,06 m², la subklaso ILCA 6 pri 5,7 m² kaj la subklaso ILCA 4 pri 4,7 m². La tutmonde en grandaj kvantoj disvastiĝinta velboato estas ŝatata por lernado de velado, por hobia, libertempa akvosporta distriĝo, sed ankaŭ kiel enkonduka klaso en la sporton de regatta velado. Lasero posedas trunkon el laŭeble malpeza vitrofibro-fortigita plasto kaj havas nur unu velon. La boato, kiu estas tre malprofunda kaj dum rapida velado eĉ ankoraŭ pli leviĝas el la akvo, kompare al pli pezaj regattaj velboatoj estas ekstreme rapida, kaj multaj velistoj komparas la senton de glitado sur la akvo kun tiu de veltabulo.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lasero. |
Lasero | |
---|---|
klasa simbolo | |
Boataj mezuroj | |
longo: | 4,23 m |
larĝo: | 1,37 m |
alto de la ŝipa trunko super la akvosurfaco : | ĉ. 20 cm |
alto sub la akvosurfaco (sen stabiligilo): | ĉ. 80 cm |
alto de la masto: | 5,37 m |
pezo (velopreta): | ĉ. 65 kg |
vela areo (granda velo): | ILCA 7: 7,06 m² ILCA 6: 5,7 m² ILCA 4: 4,7 m² |
Ceteraj informoj | |
velboata indico: | 113: 7,06 m² 114: 5,7 m² 125: 4,7 m² |
velboata klaso: | internacia |
Kompreneble, ju pli granda la velo, despli forte la vento rapidigas la boaton. Laŭ la ideo de la konceptintoj, la velŝipon en rekta kurzo eblu manovri per unu mano, havante la stirilon kaj ŝnuron por la reguligo de la velo unumane, tamen pro la rapideco ankaŭ la velistajn manovrojn necesas fari tre rapide - la boaton nepre rekomendindas veli sole, ĉar duope teni la ekvilibron en la sportilo malfacilas, kaj malfacilus kunordigi la rapidajn velistajn manovrojn duope.
Kvankam la velboata klaso do ankaŭ ne rekomendidas por tre etaj infanoj, ĝi ofte estas la sekva velboata klaso por junuloj kiuj "elkreskis" la infanan velŝipon optimisto en aĝo de 13 ĝis 15 jaroj kaj kiuj sopiras je pli riskaj, aventurecaj velaj manovroj.
En la Somera Olimpiko 2024 en Parizo unuafoje okazos olimpikaj konkuroj de Laseroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.