From Wikipedia, the free encyclopedia
Lansium domesticum aŭ lanzono estas specio el la familio de meliacoj. Ĝi estas indiĝena en Malajzio. La fruktoj estas tre ŝatataj en Filipinoj, Tajlando, Malajzio kaj Indonezio. La arbo ankaŭ estas kultivata en Sudhindio kaj Srilanko.
lanzono | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lansium domesticum | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Mankas ĝis nun la nomo en Esperanto.
Jen listo de la nomo en diversaj lingvoj:
Eble taŭgas kiel esperantlingva nomo lanzono
Lanzono estas malrapide kreskanta, mezgranda arbo, kiu devas havi ombron kaj post 7 ĝis 10 jaroj fruktas. Ĝi atingas alton de 10 ĝi 15 m, en kulturo ofte nur 4 m. La arbo havas rezinan laktosukon. La nepare pinataj 30 ĝis 50 cm longaj folioj estas kontraŭsidaj. La 5 ĝis 7 iom ledraj, ĝis 20 cm longaj folietoj estas eliptaj ĝis inverse ovoformaj. Ambaŭ finoj estas pintaj. La supra flanko estas kalva kaj brila, la malsupra malbrila kaj diverse hareca.
La malgrandaj, ĉefe duseksaj blankaj ĝis palflavaj floroj kreskas en ĝis 30 cm longaj grapoloj aŭ cumoj, kiuj parte en grupoj ĉe la trunko aŭ ĉe dikaj branĉoj. Komence la floraro staras, poste ĝi pendas. El unu floraro kreskas 6 ĝis 20, kelktempe ĝis 30 fruktoj.
La kugloforma, 5- ĝis 6-klapa kapsulfrukto havas diametron de 2,5 ĝis 3 cm. Ĝi havas sukoriĉajn, vitrece blankajn arilojn. Nur unu ĝis tri enhavas kompletan semon. La ariloj havas dolĉ-acidan guston. Kelkaj varioj havas tre amarajn arilojn. La frukto, sed ankaŭ la arboŝelo kaj la semo estas uzataj en Tajlando ankaŭ medicine.
En la sudo de Tajlando kaj la provinco Uttaradit estas kultivata la tajlanda kultivaro „Longkong „ (taja: ลองกอง, elparolata lO:ng gO:ng), kiu estas tre dolĉa kaj aroma sen acida noto de la normala frukto, kiu nomiĝas „langsat“ (Taja: ลางสาด, elparolata la:ng sà:d). Krome la kultivaro „Longkong“ havas nur malmultajn kernojn kaj maldikan ŝelon kun malmulte da rezina laktosuko.
La unua priskribo de la specio estis farita de la portugala botanikisto José Francisco Corrêa da Serra. Ĝi estis publikigata en 1807.[1]
Oni distingas kvar variojn kiuj apartenas al ’Lansium domesticum’:
La unuaj tri estas kultivataj en Tajlando, la kvara en Filipinoj.
La lanzono Duku estas ŝatata frukto en Javo. Oni manĝas la fruktojn freŝe forpreninte la fruktoŝelon. La kultivaro „Langsep“ havas acidan guston.[2]
La ligno estas uzata en Javo por konstrui domojn. Sekigita kaj muelita arboŝelo estas uzata kiel infuzaĵo kontraŭ disenterio kaj malario.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.