Lanier
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lago Lanier (oficiale Lago Sidney Lanier) estas artefarita lago en la norda parto de la usona ŝtato Georgio. Ĝi estis kreita per la akvoreteno de la Buford-a Akvobaraĵo sur Chattahoochee-rivero en 1956 kaj estas nutrata ankaŭ per la akvoj de Chestatee-rivero. La lago ampleksas 153,8 km² (38.000 akreojn); ĝia bordo longas proksimume 1114 km je la nivelo de "somera pleneco" je 326,4 m super marnivelo. Ĝi estis nomita laŭ poeto Sidney Lanier kaj estis konstruita kaj estas mastrumata de la inĝeniera korpuso de la usona armeo.
Rapidaj faktoj baraĵlago, Datenoj ...
Lanier | ||
---|---|---|
baraĵlago | ||
Situo | Georgio, Usono | |
Speco de la lago | Rezervujo | |
Ĉefaj fontoj | Chattahoochee-rivero, Chestatee-rivero | |
Ĉefaj elfluoj | Chattahoochee-rivero | |
Landoj de la baseno | Usono | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 34° 14′ 14″ N, 83° 56′ 10″ U (mapo)34.237222222222-83.936111111111 | |
Supermara alteco | f1326,4 m (1071,0 ft) | |
Surfaca areo | 38.000 akreoj (153,8 km²)dep1f5 | |
Maksimuma profundo | 49 m (160 ft)f10 | |
Fermi