![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wappen_Landkreis_Landshut.svg/langeo-640px-Wappen_Landkreis_Landshut.svg.png&w=640&q=50)
Distrikto Landshut
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Landshut [prononco "Lantshut"] situas en la distriktaro Malsupra Bavario (Niederbayern) de la germana federacia lando Bavario. Administra centro estas la samnoma urbo Landshut. La distrikto havas areon de 1 348 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 164 773 loĝantojn.
Pliaj informoj blazono, mapo ...
blazono | mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Bavario |
Distriktaro: | Malsupra Bavario |
administra urbo: | Landshut |
areo: | 1.348 km² |
Loĝantoj: | 164 773 (fine de 2022) |
loĝantoj po km²: | 110 |
aŭtokodo: | LA |
municipokodo: | 09 2 74 |
komunumoj: | 35 |
administreja adreso: | Veldener Straße 15 84036 Landshut |
Fermi
La distrikta areo situas en la okcidento de la distriktaro. Najbaras nordokcidente la distrikto Kelheim, norde la distrikto Regensburg, nordoriente la distrikto Straubing-Bogen, oriente la distrikto Dingolfing-Landau kaj la distrikto Rottal-Inn, sude la distriktoj Mühldorf am Inn kaj Erding, kaj okcidente la distrikto Freising. La eksterdistrikta urbo Landshut plene ĉirkaŭiĝas per la distrikto.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/02/LandshutTrausnitz01.jpg/640px-LandshutTrausnitz01.jpg)