![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b4/DE-ST_15-0-82_Landkreis_Anhalt-Bitterfeld_COA.svg/langeo-640px-DE-ST_15-0-82_Landkreis_Anhalt-Bitterfeld_COA.svg.png&w=640&q=50)
Distrikto Anhalt-Bitterfeld
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Anhalt-Bitterfeld (germane Landkreis Anhalt-Bitterfeld, aŭtokodo ABI) situas en centra Germanio, en la pleja sudo de la federacia lando Saksio-Anhalto. La distrikto havas areon de 1452 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 157 235 loĝantojn. En sia nuna formo, la distrikto ekestis la 1-an de julio 2007 el la malnovaj distrikto Bitterfeld, distrikto Köthen kaj iuj komunumoj de distrikto Anhalt-Zerbst. Administra centro de la distrikto estas la urbo Köthen (Anhalt). La antaŭe multajn unuopajn komunumojn oni grupigis al nur 10 kompare grandaj komunumoj - ok el ili havas la statuson de urbo. La centran parton de la distrikto de oriento okcidenten trafluas la rivero Elbo.
Pliaj informoj blazono, mapo ...
blazono | mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Saksio-Anhalto |
Administra urbo: | Köthen (Anhalt) |
Areo: | 1 452,8 km² |
Loĝantoj: | 157 235 (fine de 2022) |
Loĝdenso: | 166 |
Aŭtokodo: | ABI |
Municipokodo: | 15082 |
NUTS-kodo: | DEE05 |
Komunumoj: | 10 |
Adreso: | Am Flugplatz 1 06366 Köthen (Anhalt) |
Retejo: | www.anhalt-bitterfeld.de |
Situo ene de Saksio-Anhalto | |
![]() |
Fermi