Landa pordego
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Landa pordego (ĉeĥe: Zemská brána) estas naturrezervejo situanta en Ĉeĥio en Orlica montaro, en katastro de municipoj Klášterec nad Orlicí kaj Bartošovice v Orlických horách. La naturrezervejo troviĝas en ambaŭ bordoj de rivero Divoká Orlice, kiu fontas en Pollando proksime de ŝtatlimo al Ĉeĥio. Proksimume post 2 kilometroj ĝi alkroĉas sin al la ŝtatlimo, kiun ĝi postsekvas proksimume 25 km. En loko, kie enfluas en ĝin rivereto Ruĝa rojo (ĉeĥe Červený potok) (proksime de vilaĝo Čihák), ĝi forlasas la ŝtatlimon kaj preskaŭ perpendikle al devena direkto ĝi turniĝas al la enlando. Tiu ĉi sektoro estas proksimume 2 km longa kaj ĝi finas senpere en limo de la natur-rezervejo. La fluo de Divoká Orlice daŭrigas de tie al sudo. Ĝuste tiu ĉi sektoro portas trafan nomon Landa Pordego. Geologian fundon ĉi tie kreas migmatitoj kaj ortoruloj, kiuj atingas longecon 20 m. La plej monumenta estas tute perpendikla rokmuro, kiu en longeco de kelke da centoj da metroj tiriĝas ekde ŝtonponto el la jaro 1900 al Pašerácká louka (Kontrabandista herbejo), kie estas 8 m alta Pašerácká skála (Kontrabandista roko). La tuta teritorio estas arbarkovrita, nur escepte troviĝas malgrandaj herbejoj. La teritorio estas alirebla por turistoj.
Landa pordego | |
ĉeĥe: Zemská brána | |
Naturrezervejo | |
Zemská brána, Divoká Orlice | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí |
Montaro | Orlica montaro |
Katastro | Klášterec nad Orlicí, Bartošovice v Orlických horách |
Memorindaĵo | Ŝtona ponto el la j. 1900 |
En ĉirkaŭaĵo | Ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj |
Rivero | Divoká Orlice |
Koordinatoj | 50° 08′ 08″ N 16° 34′ 20″ O (mapo) |
Alteco | 570–650 m |
Areo | 88,22 km² (8 822 ha) |
Plantaro | Piceaj arbaroj, Abio, Eŭropa fago |
Animalaro | Ruĝa vulpo, Ruĝa cervo, Kapreolo, Granda buntpego |
Proklamita | 1-a de septembro 1987 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Zemská brána | |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.