Laknaŭo
urbo en Barato / From Wikipedia, the free encyclopedia
Laknaŭo (hindie लखनऊ [lakhanaū; laĥanau] , angle Lucknow [laknaŭ], urdue لكناو) estas milionurbo en Barato. Hodiaŭ Laknaŭo estas granda, industria urbo. Multaj historiaj monumentoj situas en la nordokcidento de la malnova urbo. Ĝi estas la ĉefurbo de Utar-Pradeŝo kaj estis ĉefurbo de la regno de la Aŭad-dinastio en la tempo de la Naŭab Asaf ud-Daŭla (1775-1797).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/93/Lucknow_Banner_Wikivoyage.jpg/640px-Lucknow_Banner_Wikivoyage.jpg)
Laknaŭo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbego ![]() | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 226001–226026 • 227101–227132 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 3 382 000 (2017) [+] | ||||
Loĝdenso | 5 360 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 26° 51′ N, 80° 57′ O (mapo)26.84780.947 [+] | ||||
Alto | 123 m [+] | ||||
Areo | 631 km² (63 100 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Laŭ la stato de 2017 en la urbo vivis 3 382 000 loĝantoj sur areo de 631 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 360 loĝantoj/km².
Tiutempe Laknaŭo iĝis urbo de kulturo, poezio, scienculoj kaj nobeloj. Tiel restis ĝis ĉirkaŭ 1920. La naŭaboj igis multaj "Imambara"-ojn, moskeojn kaj aliajn monumentojn. Tio estas nomigata "Naŭaba Arkitekturo". La Imambara-oj ankoraŭ estas uzata en la monato de Muharram.
En la jaro 1856 Laknaŭo iĝis brita (pri tiu epizodo vidu filmon Shatranj ke Khilari), sed la Naŭaboj restis gravaj. En la jaro poste, 1857, Laknaŭo estis centro de la granda Ribelo de Sipajoj, kiun la britoj venkis.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/50/La_Martiniere3-Lucknow.jpg/320px-La_Martiniere3-Lucknow.jpg)