From Wikipedia, the free encyclopedia
Laguna de Duero [laGUna deDŬEro] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco. Laguna de Duero estas komprenebla etimologie kiel Lageto de Doŭro, eble rilate al saletakva lageto, el kiu ekde 1972 ĝis nun restas nur malgranda parto.
Laguna de Duero | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47140 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 22 672 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 776 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 35′ N, 4° 43′ U (mapo)41.583055555556-4.7166666666667 [+] | ||
Alto | 704 m [+] | ||
Areo | 29,23 km² (2 923 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Laguna de Duero [+] | |||
Aktuale ĝi estas loĝloko ĉefe industria, je nur sep kilometroj disde la provinca ĉefurbo. Ĝi havas kelkajn loĝkernojn inter kiuj elstaras Torrelago kaj El Villar. Krome estas tri industriaj zonoj inter kiuj elstaras "Las Lobas" kaj "Los Barreros". Laguna de Duero posedas privilegian lokon, ĉirkaŭita de pinaroj kaj trapasata de la rivero Doŭro. Ĝi iĝis la dua plej loĝata urbo en la provinco, malantaŭ nur la propra provinca ĉefurbo.
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 29,23 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 22 633 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj (kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono), fakte akiris pli ol 20 000 loĝantoj el la 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 8 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Valladolid, La Cistérniga, Boecillo, Tudela de Duero (eksklavo). Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de malaltaj montetoj. Trafluas la rivero Doŭro kaj la Kanalo Doŭro, kiuj altiras birdospeciojn.
La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la 16-a jarcento kaj la ermitejo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.