From Wikipedia, the free encyclopedia
Lago de Sihl (germane Sihlsee) estas artefarita lago proksime de Einsiedeln en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝia betono akvobaraĵo estas 33 m alta kaj 124 m longa. La lago estas la plej granda artefarita lago de Svislando laŭ surfaco kun maksimuma longo de 8.5 km kaj maksimuma larĝo de 2.5 km. La plej granda profundo estas 17 m.
Sihlsee | ||
---|---|---|
Mapo | ||
baraĵlago • area not part of a municipality of Switzerland • lago | ||
Situo | Kantono Ŝvico, Svislando | |
Speco de la lago | Rezervujo | |
Ĉefaj fontoj | Sihl, Minster | |
Ĉefaj elfluoj | Sihl | |
Setlejoj | Malneta, Willerzell, Birchli, Euthal | |
Landoj de la baseno | Svislando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | CH1903: 702204 / 219933 (mapo)47.12258.7855555555556889 | |
Supermara alteco | 889 m | |
Surfaca areo | 11,3 km² | |
Maksimuma longo | 8,5 km | |
Maksimuma larĝo | 2,5 km | |
Akva volumeno | 96 milionoj m³ | |
Maksimuma profundo | 17 m | |
La elektrocentrala projekto estis lanĉita en 1932. La betona akvobaraĵo kaj du viaduktoj super la lago estis jam konstruitaj antaŭ ol en 1937 la valo estis superakvigita. 55 bienoj dronis komplete kaj 1762 personoj devis forlasi sian hejmon.
La lago de Sihl havas volumenon de proksimume 96 milionoj m³ kaj nutras la elektrocentralon Etzel en Altendorf ĉe la Supra Lago de Zuriko. La elektrejo Etzel liveras aktuale elektron por la Svisaj Federaciaj Fervojoj.
La rompo de la betona akvobaraĵo de la lago de Sihl kaŭzus, laŭ studoj inundon de alteco ĝis 8 m en la urbo Zuriko. Tial estis instalita alarmsistemo, kiun oni testas ĉiujare en februaro.
La elfluanto el la lago estas la rivero Sihl, kies akvokvanto pro la elektra centralo estas minimumigita.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.