Lago de Davos
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Lago de Davos (alemane: Tafaasersee; romanĉe: Lag Tavau; germane Davosersee; itale Lago di Tavate) estas montara lageto norde de la urbocentro de Davos en la Kantono Grizono, Svislando. Ĝi troviĝas komplete sur komunuma teritorio.
Rapidaj faktoj Lago de Tavao Davosersee, baraĵlago • lago ...
Lago de Tavao Davosersee | ||
---|---|---|
baraĵlago • lago | ||
Ĉefaj fontoj | Flüelabach, Totalpbach | |
Ĉefaj elfluoj | Premtunelo al Klosters, rivero Landwasser | |
Setlejoj | Davos | |
Landoj de la baseno | Svislando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | CH1903: 784305 / 188234 (mapo)46.8197222222229.85416666666671559 | |
Supermara alteco | 1 559 m | |
Surfaca areo | 59 haf5 | |
Maksimuma longo | 1 kmf6 | |
Maksimuma larĝo | 500 mf7 | |
Akva volumeno | ? km³dep1f8 | |
Maksimuma profundo | 54 mf10 | |
Averaĝa profundo | 10 mf11 | |
Restad-tempo (de laga akvo) | ? tagoj | |
Borda longo1 | 3,77 km | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
Fermi
Vintre la lago servis kiel giganta natura glaciejo. Sur ĝi jam en la jaro 1906 okazis en Davos la unua monda ĉampionado en arta glacisketado de la virinoj kaj regule tie okazis ĉevalsledkonkursoj. Pro la konstruo de la premtunelo por elektrocentralo en Klosters tiu utiligado vintre ne plu eblas, ĉar la lago-nivelo depende de la elektrobezono altiĝas aŭ malaltiĝas. Somere tamen la lago estas ŝatata por bani kaj por veltabulado.