Lago Togo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lago Togo (france Lac Togo) estas la plej granda parto de laguno en Togolando, disigita de la Atlantika Oceano per mallarĝa strio marborda. Temas pri malprofunda kaj populara loko por akvosporto. Ĉe la laga bordo situas interalie la urboj Agbodrafo kaj Togoville.
La lago estas proksimume 15 kilometrojn longa, 6 kilometrojn larĝa kaj kovras areon de 64 kvadrataj kilometroj. Ĝi ricevas akvon el la rivero Sio en la sudokcidento kaj diversaj aliaj pli malgrandaj riveretoj en la okcidento kaj oriento - aldone la rivero Haho eniras de norde. La lago estas apartigita de la maro per sablejo proksimume kilometron larĝa.
- Kategorio Lago Togo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Togolando. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |