From Wikipedia, the free encyclopedia
Lago Manyara estas unu el la lagoj de Tanzanio, la sepa laŭ areo. Ĝia grandeco estas 470 km², ĝia profundo ne superas 3,7 metrojn.
Ĝi situas en la nordoriento, en Distrikto Babati, Regiono Manyara.
Ĝi situas en la Granda Rifto de Orienta Afriko kaj ene de la nacia parko, estante grava altiro por turistoj pro la abundo de gruoj kiuj havas grandan allogon por ĉiuj. La birdoj aspektas kiel granda blanka kurteno dum la tago, kiam ili estas en la lago por manĝi kaj ripozi.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ziwa Manyara en la svahila Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.